Ernesto de Bavario (Salcburgo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ernesto de Bavario (apartigilo) |
Ernesto de Bavario | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princepiskopuja administranto de Passau kaj Salcburgo | |||||
Ernst von Bayern (1500–1560)
| |||||
Ceteraj titoloj | Duko de Bavario | ||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Ernst Herzog von Bayern | ||||
Naskiĝo | la 13-an de junio 1500 en Munkeno, Bavario, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | la 7-an de decembro 1560 en Graflando Glatz, Sankta Romia Imperio | ||||
Tombo | Katedralo de Munkeno vd | ||||
Religio | Romkatolikismo | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Ingolstadt | ||||
Ordinado | neniam ordinita | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Vitelsbaĥoj | ||||
Patro | Alberto la 4-a, duko de Bavario vd | ||||
Patrino | Kunigunde of Austria (en) vd | ||||
Gefratoj | Sabina of Bavaria (en) , Susanna of Bavaria (en) , Sibylle of Bavaria (en) , Sidonie of Bavaria (en) , Ludoviko la 10-a, Duko de Bavario kaj Vilhelmo la 4-a, Duko de Bavario vd | ||||
Edz(in)o | Margareta von Plauenstein Clara Perger Christine Schwarz | ||||
Infanoj | pluraj gefiloj kaj genepoj | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romkatolika sacerdoto vd | ||||
Aktiva en | Kłodzko vd | ||||
| |||||
Episkopo de Passau | |||||
Dum | 1517-1540 | ||||
Antaŭulo | Wiguleus Fröschl von Marzoll | ||||
Sekvanto | Wolfgang von Salm | ||||
Princĉefepiskopo de Salcburgo | |||||
Dum | 1540–1554 | ||||
Antaŭulo | Matthäus Lang von Wellenburg | ||||
Sekvanto | Michael von Kuenburg | ||||
Grafo de Glatz | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ernesto de Bavario aŭ de Bavarujo, germane Ernst von Bayern (naskiĝis la 13-an de junio 1500 en Munkeno, mortis la 7-an de decembro 1560 en la Graflando Glatz) estis bavara duko (denaska titolo, nereganta) kaj administranto de la episkopujoj Passau kaj Salcburgo. Lia patro estis duko Albrecht la 4-a (Bavario).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post edukado fare de Johano Aventino en Burghausen, München kaj Landshut kaj stud-/kleriĝvojaĝoj al Italujo, Franclando kaj Saksio li studis en 1515 en Ingolstadt kaj iĝis en 1516-40 administranto de la episkopujo de Passaŭ. Jam ekde 1525 li aspiris je la helepiskopeco en la Princĉefepiskoplando Salcburgo kaj iĝis fakte en 1540 posteulo de Matthäus Lang von Wellenburg. Sed li rezignis pri la digneco en 1554 rifuzante ricevi la pli suprajn ordinojn. Ekde 1549 li vivis en la Graflando Glatz, kie li prizorgis la kontraŭreformacion.
Destinite per la unuenaskiteca leĝo de sia patro (1506) je klerikeco li restis la tutan vivon malentuziasma pri tia vivostilo. Ernst havis longdaŭrajn heredkverelojn kun la fratoj Vilhelmo la 4-a kaj Ludoviko kiuj provis kontentigi lin per diversaj nesekularaj posedaĵoj. Post la heredaĵrezigno de 1536 la situacio trankviliĝis.
Komence Ernst tute ne estis kontraŭ la ideoj de Martin Luther, tamen li antaŭenpuŝis la kontraŭreformacion en la teritorioj de Passau kiel ankaŭ de Salcburgo. Li krome iniciatis katolikajn reformojn (1549 Sinodo de Salcburgo, 1553 Sinodo de Mühldorf)- sed vane, ĉefe pro manko de aŭtoritato, energio kaj persvademo. Li mem klare vidis siajn proprajn limojn kaj tipis ja por tipo de eklezia princo kian la reforma Koncilio de Trento malproponis.
Malgraŭ la eklezia ofico, li sekrete edziĝis kaj havis kun sinsekve tri virinoj plurajn gefilojn kaj genepojn.